Ĉefpaĝo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Nova libro pri Vikipedio

La kovrilo de Vikipedio por vi
Pligrandigu
La kovrilo de Vikipedio por vi

Post la sukcesoj de lastaj 3 eldonaĵoj (DVD Esperanto elektronike, Vikipedio-praktika manlibro kaj Komputeko) nun E@I prezentas novan libron por eldoni. Temas pri libro Vikipedio por vi de Ziko van Dijk kiu havas 60 paĝojn en A5 formato. Temas pri detala verko, kiu klarigas la fenomenon Vikipedio kun multaj konsiloj, klarigoj kaj paŝo post paŝo gvidas leganton iĝi facile ne nur uzanto de tiu reta enciklopedio sed ĝia aktiva kontribuanto. Ĉar la antaŭa verko pri Vikipedio elĉerpiĝis ene de jaro, estas samaj esperoj pri granda furoro de tiu ĉi nova libro de konata kaj ŝatata aŭtoro.

La libro aperis en novembro 2008 je 1000 ekzempleroj. Ĝi estis prezentita dum la aranĝo KAEST en Ĉeĥio (kie okazos trejnado pri Vikipedio)kaj fine de novembro ĝi estos akirebla dum la roterdama Malferma Tago. Sekve vi povos ĝin aĉeti dum aliaj venontaj aranĝoj: Ago-Semajno, Internacia Seminario, IJK, UK... (do eblus interkonsenti pri livero de certa kvanto al vi ankaŭ dum tiuj aranĝoj).

Prezo

La prezo de la libro por vendi estas malalta. Celo de E@I estas informi pri Vikipedio al plejeble granda publiko.

La verko estas aĉetebla en la libroservo de la Flandra Esperanto-Ligo por 4,50 EUR + sendokostoj.

Subteno

Finance subtenis la aperigon UEA, TEJO, SAT kaj Slezák-grupo.

Projekto Vikipedio por ĉiuj

Celoj

La projekto "Vikipedio" celas antaŭenigi la liberan enciklopedion Vikipedio.

Vikipedio estas grava parto de la Esperanto-kulturo. Enhava pliriĉigo kaj lingva poluro de la artikoloj estas nia prioritato. Ni kompreneble ne kontraŭas ke estu pli da artikoloj ankaŭ :-) Por povi plialtigi la kvaliton de la enciklopedio, necesas ke pli da esperantistoj kunlaboru al ĝi. Eĉ se temas pri malgranda helpo.

Defioj

Estas ne ĉiam facile por konvinki homojn kunlabori al reta enciklopedio:

  • homoj devas kompreni kial gravas Vikipedio (en Esperanto)
  • mankas tempo
  • mankas scipovo

Necesas klarigi al esperantistoj kiel libere redaktebla enciklopedio funkcias kaj

  • asisti homojn en la vikiigo de (ekzistantaj) tekstoj
  • asisti homojn en la alŝuto de fotoj kun korekta permesilo

Praktike

Ni provas instigi homojn kunlabori al Vikipedio per kvar vojoj:

Personaj iloj