Vikipedio.net
Se vi serĉas la Vikipedion en Esperanto, klaku ĉi tien...
Listo de projektoj de E@I rilataj al la Vikipedio
- 2011: La jarkonferencon de Wikimedia Nederland en Utrecht la 5-an de novembro partoprenis E@I-estrarano Marek Blahuš. Krome ĉeestis esperantisto Ziko van Dijk, prezidanto de Wikimedia Nederland.
- 2011: La unua Esperanta Vikimanio, unika internacia renkontiĝo de esperantistaj vikipediistoj kaj interesiĝantoj pri Vikipedio, okazis de la 26-a ĝis la 30-a de oktobro en Svitavy (Ĉeĥio), organizata de Pavla Dvořáková kaj E@I, omaĝe al dekjara jubileo de la Vikipedio en Esperanto.
- 2011: La konferencon Wikimania 2011 okazintan de la 4-a ĝis la 7-a de aŭgusto en Haifa (Israelo) partoprenis la E@I-estrarano Marek Blahuš, danke al stipendio atribuita al li de la organizanto Wikimedia Foundation. Entute ĉeestis 7 esperantistoj, inter 720 partoprenantoj entute.
- 2011: Kiel staĝanto de E@I en Francio, Marek Blahuš publike prelegis en Strasburgo okaze de la 10-jariĝo de Vikipedio, kadre de la Semajno de Esperanto 2011. La esperantlingvan prelegon kun titolo "Vikipedio: 10 jaroj, kaj poste?", okazintan en la interpretista lernejo ITI-RI, samtempe interpretis en la francan lingvon Cyrille Hurstel.
- 2010: Kadre de la konferenco KAEST 2010 organizita de E@I en Modra-Harmónia (Slovakio) okazis la 19-an de novembro 3,5-hora vikipedia trejnado. Lektoris Pavla Dvořáková kaj Marek Blahuš.
- 2010: En la Vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio", organizata kaj sponsorata de E@I, dum aprilo partoprenis 28 konkursantoj, kiuj plibonigis kelkajn el la 1000 plej gravaj artikoloj tiom, ke la Vikipedio en Esperanto gajnis la 1-an lokon inter ĉiuj lingvaj versioj laŭ kresko de tiuj artikoloj dum tiu monato.
- 2008: Dum KAEST 2008 en Dobřichovice (Ĉeĥio) okazis vikipedia trejnseminario por pli ol dudek partoprenantoj el pluraj landoj. Lektoris Yves Nevelsteen, Pavla Dvořáková kaj Miroslav Malovec.
- 2008: Eldonon de informilo pri Vikipedio, presita kaj distribuita al 1800 partoprenantoj de la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo kunfinancis E@I kaj en ĝia kreado partoprenis E@I-aktivuloj.
- 2008: Dum la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo okazis pluraj prelegoj pri Vikipedio, kadre de programo kunordigata de Yves Nevelsteen, Beatrice Allée kaj Ziko van Dijk, aranĝita ankaŭ de E@I.
- 2008: Vikipedio por vi estas libro de Ziko van Dijk, vikipediisto kaj historiisto, produktita per E@I kaj eldonita en la eldonejo Espero en 1000 ekzempleroj.
- 2008: De la 4-a ĝis la 6-a de aprilo kadre de la aranĝo Sabla Printempo en Písek (Ĉeĥio) okazis tutsemajnfina trejnado pri kontribuado al Vikipedio kun 20 partoprenantoj, organizata per kunlaboro de ĈEA, ĈEJ kaj E@I. Lektoris Miroslav Malovec, Yves Nevelsteen, Pavla Dvořáková, Marek Blahuš kaj Jan Urbánek.
- 2007: Vikipedio – praktika manlibro estas libro de Yves Nevelsteen, vikipediisto kaj estrarano de E@I, produktita per E@I kaj eldonita en la eldonejo Espero.
- 2007: En majo vikipediistoj gvidataj de Yves Nevelsteen trejnis novulojn dum la 100-jariĝa aranĝo de la esperanto-grupo La Verda Stelo en Antverpeno (Belgio).
- 2007: Teamo de vikipediaj asistantoj starigita de Yves Nevelsteen ekproponis senpage siajn servojn al vikipediaj novuloj kaj personoj kiuj posedas materialon enmeteblan en la Vikipedion sen ne scias tion mem fari.
- 2007: En Partizánske (Slovakio) de la 23-a ĝis la 25-a de februaro okazis semajnfina seminario "Kiel verki por Vikipedio", organizita de Slovakia Esperanta Junularo kaj E@I-aktivuloj.
- 2006: En la DVD Esperanto Elektronike eldonita de E@I aperis plena eksterrete konsultebla versio de la Vikipedio en Esperanto, laŭ stato de la 30-a de junio 2006 kun preskaŭ 50 000 artikoloj, aranĝita de Marek Blahuš.
Tiu ĉi listo ne pretendas esti kompleta, ĉar precipe unu- aŭ kelktagaj vikipediaj trejnadoj estas jam organizitaj de E@I-aktivuloj dum multaj esperanto-aranĝoj (listo de kelkaj pliaj tiaj troviĝas en malnova vikia paĝo).
Vidu ankaŭ: Historio de la Vikipedio en Esperanto
Por pli da informoj pri E@I, vizitu la retpaĝaron de E@I aŭ legu la artikolon E@I en la Vikipedio.